Jenő Elekfy

Jenő Elekfy
Persona informo
Naskonomo Kirchner Jenő
Naskiĝo 3-an de marto 1895 (1895-03-03)
en Hungario Győr (Hungario)
Morto 20-an de aprilo 1968 (1968-04-20) (73-jaraĝa)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 18-1-10 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1913–1919) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Elek Kirchner (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jenő Elekfy [elekfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Elekfy Jenő estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia origina familia nomo estis Kirchner.

Jenő Elekfy [1] naskiĝis la 3-an de marto 1895 en Győr, li mortis la 22-an de aprilo 1968 en Budapeŝto.

Biografio

Jenő Elekfy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1919. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj István Réti. Post la diplomo li instruis 2 jardekojn en Rákospalota. En 1932 li studvojaĝis al Parizo helpe de stipendio. Inter 1939-1949 li instruis en la menciita Belarta Altlernejo, sed somere inter 1928 - 1942 li pentradis en Zebegény kun amikaro de István Szőnyi. Plej ofte li pentradis akvarelojn pri hungaraj pejzaĝoj. Li ricevis 4 premiojn inter 1935-1968.

El solaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1941, 1952, 1957, 1965, 1978)
  • Tatabánya (1958)
  • Győr (1974, 1995)

El kolektivaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj

  • Édesanyám, 1932
  • Didó kalapban, 1937
  • Fácános csendélet, 1941
  • Ülő nő, 1964 (akvaforto)
  • Duna - híd, (kolora akvaforto)
  • Ősz a kis Dunánál (kolora akvaforto)

Lia kontribuo

  • István Szőnyi: A képzőművészet iskolája (1941, 1957, 1976); ĉapitro el la libro

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!