Jeff Boss (naskita la 20-an de majo 1963) estas usona konspira teoriisto.[1] Li estis senpartia kandidato por la usona prezidenteco en la voĉdonadoj de 2008 kaj 2012[2][3], kaj kandidatas kiel demokrato por 2016. Li kandidatis ankaŭ por estri sian subŝtaton (Nov-Ĵerzejo) kaj urbon, por senataniĝi, ktp, ofte kandidatante por du postenoj en unu sama voĉdonado. Boss asertas ke la usona registaro, kaj specife la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA) respondecas pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Li pretendas, ke li mem atestis la aranĝadon de la atakoj.[4]
Notoj