Jean Codjo studis lingvistikon kaj germanistikon unue ĉe Nacia Universitato de Benino kaj poste ĉe la Universitato de Hamburgo en Germanio ĝis 1999. Li transloĝiĝis al Kanado kie li studis ĉe Universitato de Monktono pri sciencaj edukadoj. De 2003 li profesie instruas. Komitatano C de UEA, li aktive agadas sine de la Afrika Komisiono de UEA, kiel respondeculo pri Afrika Oficejo de UEA, kiam tiu oficejo estis en Lokossa, kaj redaktanto de la bulteno Esperanto en Afriko[1]. Danke al li, infanoj de la vilaĝo Koĝi ekfrekventis lernejon nome Jules Verstraeten[2] dum la jaro 1999.
Jean Codjo verkis tri diversajn libretojn[3]. Ĉefa temo de liaj skriboj estas renkonto inter kulturoj. Sub formo de intima taglibro, li traktas pri malfacilaĵo de komunikado inter homoj de diversaj kulturoj:
- Paŝo senelirejen (2001)
- Dialogo inter surduloj (2002)
- Aventuro en mondo de ŝajnigado (2009).
Notoj kaj referencoj