JANG Hao (ĉine 杨昊, pinjine Yáng Hào, n. la 3-an de februaro 1998 en kantono 石屏县, pinjine Shípíng Xiàn, aŭtonoma prefektujo Honghe de Hanioj kaj Jioj, provinco Junano en suda Ĉinio, do nun 24-jara) estas ĉina konkura plonĝisto kaj naĝisto. Li gajnis du orajn medalojn en la Junulara Olimpiko 2014, kaj en plonĝado de 10-metra platformo kaj de 3-metra salutotabulo, same du orajn medalojn en la Aziaj Ludoj 2022, kaj krome kolektis sume ses orajn medalojn en la Mondaj Akvo-Ĉampionadoj 2015 ĝis 2024. Kun Lian Ĝunĝie (练俊杰, pinjine Liàn Jùnjié, n. en 2000), li gajnis oran medalon en la vira sinkronigita plonĝado de 10-metra platformo ĉe la Somera Olimpiko 2024 en Parizo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj