Li ĝuis plej verŝajne la plej grandan internacian famon inter polaj kantistoj de la intermilita periodo. Surpaŝis scenejojn de la plej ĉefaj teatroj de la mondo, koncertaj spektejoj kaj aktoris en filmoj. Kontraŭ perlaborita mono konstruis en Krynica-Zdrójvilaon "Patria", kostantan tri milionoj da usonaj dolaroj – la filmado-loko fine de la 30-aj jaroj. De 1967 ĉiujare en Krynica-Zdrój okazas Eŭropa Festivalo je la nomo de Jan Kiepura (pli frue: Festivalo de Arioj kaj Kantoj je la nomo de Jan Kiepura). Li rolis en 12 muzikaj filmoj, polaj kaj eksterlandaj, kiel O czym się nie myśli (Pri kio oni ne pensas, 1926), Neapol, śpiewające miasto (Napolo, kantanta urbo; 1930), Zdobyć cię muszę (Mi devas vin konkeri; 1933).