James Bicheno Francis (la 18-an de majo 1815 - la 18-an de septembro 1892) estis laŭdevene angla inĝeniero, kiu grandan parton de sia vivo travivis en Usono, kie li laboris ĉe traflueja kaj vapornavigacia kompanio. Dum sia vivo li publikis vicon de sciencaj laboroj pri hidrodinamiko kaj teorion de turbinoj. Li konstruis la unuan turbinon en la jaro 1849 por kotonfabriko en Lowell. Lia konstruo konata sub nomo Turbino de Francis estas fakte uzata ĝis hodiaŭ.