József Turóczi-Trostler [jOĵef turOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Turóczi-Trostler József estis hungara literaturhistoriisto, tradukisto, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.
József Turóczi-Trostler naskiĝis la 1-an de oktobro 1888 en Hungara reĝlando, en Moskóc (nuntempa Moškovec en Slovakio). Li mortis la 6-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
Biografio
József Turóczi-Trostler devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis en Temesvár. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en universitato de Budapeŝto, poste li estis forigita, tial li instruis en mezlernejo, baldaŭe ankaŭ en akademio de socialdemokratoj. Li daŭre verkis artikolojn, studojn precipe la germana literaturo, kiuj aperis ekzemple en Nyugat. Post la 2-a mondmilito li edukis en universitato en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1958, en 1934 alian premion.
Memorigiloj
Verkaro (elekto)
Fontoj