János Kriza post siaj studoj en Koloĵvaro inter 1835–37 studis en Berlino. En 1837 li estis la pastro de unitariisma eklezio de Koloĵvaro kaj ekde 1861 ĝia episkopo. Li eldonis kun titolo Remény literaturan poŝlibron (1839). Ekde la jaroj de 1840-aj li kolektis senlace la sikulan popolfolkloron. La kolekton eldonis sub titolo Vadrózsák (Sovaĝrozoj) (Kolozsvár, 1863). Li verkis ankaŭ sikuldialektan vortaron. Ekde 1863 li estis membro de Societo Kisfaludy. Li fondis la revuon Keresztény Magvető, en kies redaktado komence (1861–62) partoprenis.