János Holló

János Holló
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1919 (1919-08-20)
en Szentes
Morto 5-an de januaro 2012 (2012-01-05) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 43-0-18 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1941) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Ferenc Holló Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Holló [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holló János estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976), membro de pola kaj germana sciencaj akademioj. Lia frato estis Ferenc Holló.

János Holló [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1919 en Szentes. Li mortis la 5-an de januaro 2012 en Budapeŝto.

Biografio

János Holló frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1937-1941. Li eklaboris en diversaj uzinoj ekde 1941. Li habilitiĝis en 1950 kaj ekinstruis en la universitato, kie li estis katedrestro ĝis 1975. Li redaktis ekzemple fakrevuon Acta Alimentaria kaj okupiĝis precipe pri nutraĵoj. Li pensiuliĝis en 1991. Li ricevis premiojn inter 1959-1999 (aparte menciita franca akademia premio en 1968).

Verkaro (elekto)

  • Maláta- és sörgyártás (Malto- kaj bierofarado), (1952)
  • Die Saure Hydrolyse der Stärke (1966)
  • Application of Molecular Distillation (1971)
  • Food Industries and the Environment (1985)
  • A keményítő biokonzervációja (1992)

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!