János Barta [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barta János estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
János Barta [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1901 en Szentes. Li mortis la 18-an de aprilo 1988 en Debrecen.
Biografio
János Barta frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en 1923, ekde 1950 jam en la universitato. En la sekva jaro li translokiĝis al Debrecen por instrui en la universitato. Li ricevis 3 premiojn inter 1935-1978.
Verkaro (elekto)
- Imre Madách 1942
- Élmény és forma (Travivaĵo kaj formo) 1965
- Költők és írók. Irodalmi tanulmányok (Poetoj kaj verkistoj. Literaturaj eseoj) 1966
- Évfordulók. Tanulmányok, megemlékezések (Datrevenoj. Eseoj kaj rememoroj) 1981
- Ma, tegnap, tegnapelőtt. Tanulmányok (Hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ) 1990 - elektitaj verkoj
Fontoj