Prof. PhDr. Iveta RADIČOVÁ, PhD., naskiĝinta KARAFIÁTOVÁ (* 7-an de decembro 1956, en Bratislavo) estas universitata profesoro pri sociologio kaj iama (julio 2010 - marto 2012) ĉefministro de Slovakio. En la jaroj 2005 ĝis 2006 ŝi estis ministro pri laboro, sociaj aferoj kaj familio. En la jaro 2009 ŝi malsukcese kandidatiĝis por slovakia prezidento.