Ivano Ivanoviĉ estis kvieta kaj pacema reginto, kies sano ne estis perfekta, tial li preferis ne konflikti kaj militi kun la najbaraj princoj.
Realan potencon tiam havis metropolito de Moskvo kaj la tuta RusioAleksio.
La unua geedziĝo de Ivano Ivanoviĉ kaj brjanska princidino Feodosio generis neniujn idojn.
Lia dua edzino princino Aleksandra naskis du filojn Demetrion kaj Ivanon. Princo Demetrio Ivanoviĉ poste gloriĝis pro siaj militaj venkoj kaj ricevis kromnomon Dmitrij Donskoj.
Ivano la Dua regis ses jarojn kaj travivis nur 32 jarojn.
Lia tombo troviĝas en Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.