Itinero de Esperanto kaj (de) pluraj kulturoj (poleSzlak esperanto i wielu kultur) estas turisma itinero kaj ZEO en Bjalistoko, Pollando kreita en 2009 okaze de la 94-a UK. Ĝi konsistas el 15 punktoj, el kiuj 5 apartenas al la itinero de Esperanto, kaj 10 – al la itinero de pluraj kulturoj[1].
Depende de elekto de vizitataj lokoj, promenado laŭ la itinero daŭras de 30 ĝis 120 minutoj[2].
Punktoj de la itinero
La itinero konsistas el 15 lokoj rilataj al la historio de Esperanto kaj multkultureco de la naskiĝurbo de LLZ, rilate al kiu Esperanto estis kreita. Ĉe ĉiu loko staras informtabulo kun teksto en tri lingvoj (pola, angla kaj Esperanto) kun pollingva teksto en brajlo. Krom tio en du lokoj – apud la urbodomo kaj apud la palaco de Branicki troviĝas grandaj tabuloj kun mapo de la itinero, vortareto de Esperanto kaj ĝeneralaj informoj[3].