István Pálffy (prezentisto)

István Pálffy
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1959 (1959-11-21) (65-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1986) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro István Pálffy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
politikisto
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.palffyistvan.hu
vdr

István Pálffy [iŝtvAn pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálffy István estas hungara prezentisto, ĵurnalisto, redaktoro, arkitekto, parlamenta deputito, diplomato. Lia onklo estis József Pálfy (prezentisto).

István Pálffy[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1959 en Debrecen.

Biografio

István Pálffy akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1986. Li estis arkitekto en ŝtata entrepreno de Hajdú-Bihar inter 1985-1988, poste li estis ĵurnalisto de Hungara Radio (1988-1997), pli poste en Hungara Televizio (1992-1997), kie li akiris tutlandan konatecon. Lia sekva stacio estis jam privata populara televizio inter 1997 kaj 2002, sed poste li revenis al la Hungara Televizio ĝis 2010. Tiam li estis parlamentano 4 jarojn. En 2013 li kaŭzis skandalon, ĉar li estis ebrieta en la parlamento. Inter 2015 kaj 2019 li estis ĉefdiplomato en Dublino. Li ricevis ĵurnalistajn premiojn en 1998 kaj 2001. Libertempe li multe okupiĝas pri gastronomio kaj vinoj.

Elektitaj libroj

  • 222 szó az illemről (2003)
  • Szlovákia Konyha-Kultúra-Kalauz (2008)
  • 70 éves a Kereszténydemokrata Néppárt (2014)

Fontoj

Referencoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!