István Nagy havigis diplomon de instruisto en Kolozsvár kaj diplomon de desegnaĵinstruisto en Budapeŝto. Poste li studadis en Munkeno, Parizo kaj li faris okmonatan studadvojaĝon en Italio. Dum tiuj jaroj li ricevis stipendion. Lia unua memstara ekspozicio fariĝis en Miercurea Ciuc en 1902. Dum la Unua mondmilito li estis soldato en la galiciaj kaj italaj frontoj kaj li kreis plurajn soldatportretojn. Lia kolektekspozicio en la jaro 1923 en Budapeŝto havis grandegan sukceson. La arthistoriisto Károly Lyka kaj la verkisto Dezső Kosztolányi taksis altege liajn kreaĵojn. Miklós Surányi verkis biografian romanon pri la pentristo. Post la longa migrada vivo en Rumanio, Jugoslavio kaj Hungario en 1933 li finfine loksidiĝis en urbo Baja. Li uzis precipe pastelkreton kaj karbon, li kreis precipe pejzaĝojn kaj portretojn, ne aparteninta al neniu artistgrupo. Li laboris treege rapide kaj postlasis pli ol 4 mil kreaĵojn, sed tiuj estas disŝutitaj en tri landoj. La plejmulto el inter ili troviĝas en la muzeo de urbo Baja.
Bibliografio
Nagy István művészete (Prelegoj dum la scienca interkonsilado la 18-an de oktobro1973 en Baja, 1975.
Solymár István: Nagy István (hungare). Képzőművészeti Alap Kiadóvállalata, Budapest, 1977.
Muradin Jenő: Nagy István (hungare). Kriterion Könyvkiadó, Bukarest, 1984.