István Janáky akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1929. Post siaj studoj li laboris en diversaj arkitektaj laborejoj, kie li frue projektis memstarajn planojn. En 1936 lia projekto atingis la unuan lokon, el la ricevita mono li establis propran laborejon kun sukcesoj, kiu funkciis ĝis la ŝtatiĝo en 1948. Li laboris en diversaj ŝtataj arkitektaj firmaoj ekde 1948. En la 1950-aj jaroj li ankaŭ instruis en lernejo pri arkitektoj.
En 1950 kaj 1953 li ricevis premiojn. Liaj ambaŭ filoj iĝis same arkitektoj.