István Bitskey

István Bitskey [iŝtvAn biĉkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bitskey István estas hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

István Bitskey [1] naskiĝis la 26-an de marto 1941 en Eger.

Biografio

István Bitskey frekventis universitaton en Debrecen inter 1962-1967, poste li ekinstruis en sia naskiĝurbo. Baldaŭe li instruis en la universitato havanta diversajn altajn rangojn. Li havis stipendiojn en Vieno en 1974, en Romo en 1975 kaj 1981, poste li estis gastoprofesoro en Vieno. Li redaktas diversajn fakrevuojn. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkaro (elekto)

  • Hitviták tüzében (1978)
  • Így élt Bethlen Gábor (Tiel vivis Gabrielo Bethlen) (1984)
  • Il Collegio Germanico-Ungarico di Roma (1996)
  • Püspökök, írók, könyvtárak (Episkopoj, verkistoj, bibliotekoj) (1997)
  • Die Verbreitung der Reformation in Westungarn (2011)

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!