Kvankam antaŭe al la fondiĝo de Ipatinga Esperanto Frateca Grupo – IEFG, okazis kelkaj neformalaj kunsidoj ĉe la sidejo de la spiritisma grupo “A Caminho da Luz”, tamen kiel okazas normale en aliaj societoj oni konsideras pioniroj nur la personoj, kiuj efektive partoprenis, oficiale, en la fondiĝo de la grupo en la 31-an de julio 1983. Iliaj nomoj, subskribitaj en la unua protokolo de la societo, estas la jenaj: Roberto de Faria Costa, Jurandir Faustino da Silva, Paulo Novaes, Márcia Novaes Lacerda, Andréa Mello, Berenice de Fátima Vieira, Wantuil Novaes Filho, Geraldo Samary, Waldemar H. de Paula, João Luís Barreto, Carlos Wagner de Oliveira, Ronaldo Lopes Kaizer, Carlos Roberto de Assis kaj Maria Conceição Moreira; krom tiuj evidente la anoj de la unua estraro elektita en la sama dato, kiuj estas la jenaj prezidanto Edvaldo Silva Machado, vicprezidanto Nedilton da Costa Ferreira; sekretarioj Célio Andrade kaj Wantuil Novaes Filho, kasistoj Newton Dode kaj Andréa Mello, bibliotekistinoj Berenice de Fátima Vieira kaj Miriam Célia A. Barreto. La urbo deklaris la grupon komunutila laŭ leĝo n-ro 1.637 de la 6-a de novembro 1998.[1]
Ipatinga Esperanto Frateca Grupo daŭre aktivas kaj funkcias en 2025. Ĝi estas societo de jura personeco, registrita en la “Notariejo de Obligacioj kaj Dokumentoj de la Civilaj kaj Juraj Personoj”, Registro n-ro 4.035, Libro A6 – 03, de Majo 1996. La sidejo staras ĉe Strato Mariana, 155, ĉambro 201 – Centro – Ipatinga – MG.[2]
Estas ankaŭ gastiganto de Pasporta Servo tie.