Io-ujo-batalo

Io-ujo-batalo estas la nomo de la akra disputo, kiu ekflagris en Esperantujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de Hector Hodler, tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La kontraŭpartion gvidis profesoro Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontraŭ UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la Esperantistaro uzas la sufikson -io, tiu batalo ŝajnas malŝparita heroaĵo. Certe ĝi havis la rezulton, ke la sufikso -io eĉ nun ne estas ĝenerale uzata, kvankam ĝi nepre estus jam sen la oficiala kontraŭstaro. Kalocsay.

"Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakto, ke la gazeto ,E' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraŭfundamentan formon. - La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. - La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E." (M. C. B.).

La batalo en la Esperanta Vikipedio

La batalo okazis en 2009 en la Esperanta Vikipedio, kiam la vikipediisto Bertilow (Bertilo Wennergren) volis enkonduki la ujo-formojn kaj alinomi la ekzistantajn artikolojn al la ujo-formo. En tiu apogis lin ĉefe vikipediisto Marcos. Bertilow jam en majo de 2009 agadis en kadro de UEA kaj sukcesis akceptigi Liston de Rekomendataj Landnomoj.

Post tio okazis somere de 2009 akra diskuto, kiun vi povas sekvi tie ĉi:

antaŭeventoj en 2007
Vikipedio:Baloto/-ujo aŭ -io en la artikolaj titoloj
Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco/arkivo 1a raŭndo
fina rezulto de la diskuto, baloto en 2009

Postaj eventoj

Pro la malsukceso konvinki plimulton pri favorado de la ujo-formoj, Bertilo forlasis la Esperantan Vikipedion.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!