La inversa osmozo estas fizika metodo por malpliigi la koncentritecon de solvaĵo. Per sufiĉe alta premo la natura procezo de osmozo estas inversiita.
La metodo estas ofte uzata por sensaligo de marakvo.
Principo
Kiam du solvaĵoj kun malsama koncentriteco estas disigitaj per duontralasa membrano, la molekuloj de la solvanto difuzas tra la membrano, ĝis la koncentritecoj ekvilibras aŭ ĝis la diferenco de premo egalas al laosmoza premo. Pro la trapaso de solvanto al la alia flanko de la membrano, la koncentriteco de la solvaĵo pli koncentrita malpliiĝas kaj tiu de la pli malkoncentrita pliiĝas.
Kontraŭe, se oni aplikas premon pli grandan ol la osmoza premo sur la solvaĵo kun pli granda koncentriteco, la molekuloj de la solvanto estas premataj al la alia flanko de la membrano, kie la solvaĵo iĝas pli diluita. Fakte la aplikita premo devigas la molekuloj de la solvanto moviĝi inverse al ĝia "natura" movdirekto.
Aplikado
Sensaligo
La inversa osmozo estas efika industria procedo por sensaligo. Kun premo de 50 ĝis 80 bar − la osmoza premo de la marakvo egalas al proksimume 60 bar −, proksimume 50 % de la akvo de marakvo povas esti eltirita. Sekve la salo troviĝas koncentrita en la restantaj 50 %.[1] La akvo "osmozita" taŭgas por ĉiuj uzoj de la trinkakvo (ekzemple la fabrikado de sodakvoj[2] ).
Filtrado de doma trinkakvo
La inversa osmozo estas utila ankaŭ en privataj mastrumaĵoj. Tie la celo estas precipe la malkreskigo de la akvohardeco, kio faciligas ĝian uzon kaj protektas la ekipaĵojn. Alia celo estas malaperigi el akvo la poluilojn (nitratoj, restaĵoj de pesticidoj ...) kaj plibonigi la guston per la elimino de la kloritaj kombinaĵoj.
Industriaj uzoj
La inversa osmozo estas uzata ankaŭ por redukti la kvanton da akvo en la mosto post la vinrikolto.
Koncentri la sukeron de la sève de bastono, de la suko de beto aŭ de la akvo de acero; oni limigas tiel la konsumadon de energio por vaporiĝi la akvon en la produktado de la sirop aŭ de kristaloj de sukero;
Koncentri la lakton kaj la laktajn produktojn kun la celo redukti la kostojn de transporto;
la kosto de la membranoj kiuj degradiĝas ĉefe pro obstrukco. En la planado de instalaĵo de inversa osmozo, oni supozas mezan vivdaŭron de la membranoj de proksimume 3 jaroj.
la energio bezonata per la pompiloj.
la perdoj de akvo. Fakte, en industriaj instalaĵoj, la koncentrato, kiu enhavas ĉiujn salojn kiuj ne trairis la membranojn, reprezentas proksimume 25 % de la eniranta fluokvanto. Tiu akvo enhavas tro da salo por la agrikulturo kaj estas sekve neuzebla;
Por la mastrumaĵoj, la kvanto da akvo forĵetita oscilas de 3 litroj da akvo por 1 litro da pura akvo ĝis 15 litroj por 1 litro da akvo depende de la osmoza premo.[3]