La Oberhausen Internacia Mallonga Filmfestivalo (germane Internationale Kurzfilmtage Oberhausen) estas la plej malnova filmfestivalo de mallongaj filmoj en la mondo, okazigita ekde 1954, kaj estas nuntempe la plej granda festivalo tiaspeca. Ĝi okazas ĉiujare en la germana urbo Oberhausen. La festivalo estas akreditita fare de la Internacia Federacio de Filmoproduktistoj (FIAPF) ekde 1960. La festivalo aranĝas diversajn konkursprogramojn: internaciaj, germanaj, internaciaj porinfanaj kaj junularaj filmoj kaj aliaj. La premio MuVi for Best Music Video ankaŭ estas prezentita. La totala premiofondaĵo ĉiujare estas 40 mil eŭroj.
Eksteraj ligiloj