La Internacia Aŭtomobila Federacio (franceFédération Internationale de l'Automobile, akronime FIA) estas internacia sporta federacio kiu administras la plej multajn el la motorsportaj agadoj tutmonde. Krome, la federacio antaŭenigas agadojn por altigi la nivelon de vojsekureco en malsamaj landoj. La federacio estis establita la 20-an de junio 1904 sub la nomo Internacia Asocio de Rekonitaj Aŭto-Kluboj (angleInternational Association of Recognized Automobile Clubs, akronime : AIACR). Post la fino de la Dua Mondmilito, la federacio ŝanĝis sian nomon al sia nuna.
La federacio kunigas 246 organizaĵojn el 145 diversaj landoj [1]. La sidejo de la federacio troviĝas apud la Placo Concorde en Parizo, Francio. La prezidanto de la asocio estas Mohammed Ben Sulayem, kiu okupis la postenon ekde 2022.
La Internacia Asocio de Rekonataj Aŭtokluboj (angle: International Association of Recognized Automobile Clubs, akronime AIACR) estis establita la 20-an de junio 1904 en Parizo kiel asocio de aŭtomobilaj kluboj el la tuta Francio. La celo de la asocio estis reprezenti la interesojn de la veturilo-posedantoj kaj krome kontroli la internacian motorsportan scenon. En 1922, la Internacia Sporta Komisiono (Commission Sportive Internationale) estis establita kies rolo estas establi regularojn por okazigo de internaciaj Grandpremio-vetkuroj (Grand Prix). La Eŭropa Ĉampioneco estis okazigita por la unua fojo en 1931 kaj la ĉampionecotitolo estis aljuĝita al la ŝoforo kiu atingis la plej bonajn rezultojn en kelkaj elektitaj vetkuroj. Kun la rekomenco de aŭtovetkuro post la Dua Mondmilito, la nomo de la federacio estis ŝanĝita al sia nuna nomo. En tiu tempo, novaj vetkuraj kategorioj estis kreitaj, inter ili Formulo 1, kiu estas okazigita ekde 1950.