Dank' al la kelkjardeka agado de lokaj esperantistoj, Joachim Gießner, Esperanto-Gesellschaft Südharz, la malfermo de ICH la 20-an de novembro2004 kaj ĝia multflanka laboro sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, la urba konsilantaro unuanime decidis aldoni la kromnomon «die Esperanto-Stadt», t.e. «la Esperanto-urbo» al la urbonomo.
ICH mem kaj kiel oficiala partnero de Herzberg am Harz, en kunlaboro kun la urba administracio zorgas pri la konstruado de Esperanto-infrastrukturo, Esperanto-servoj en la urbo. La unuaj publike videblaj Esperanto-objektoj — sponsoritaj kaj pretigitaj de EGS, ICH kaj privatuloj — estis kelkaj dulingvaj ŝildoj kaj Esperanto-lingvaj vojmontriloj en la urbo. Tiujn sekvis serio de aliaj Esperanto-objektoj (ZEO-j), memorlokoj, tabuloj, menukartoj, Zamenhof-monumento, Esperanto-muzeo kaj ekspoziciejo, hejmpaĝoj, multlingva informado, turismaj broŝuroj, ktp.
Por la konstruado de Esperanto-urbo Interkultura Centro Herzberg servas kiel metiejo por planado, tradukado, grafika laboro, produktado, projektoj.
Klerigado kaj pluklerigado
ICH kunlaboras kun diversaj asocioj kaj institucioj:
Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio: ĝi trejnas Esperanto-instruistojn, kurs-gvidantojn.
Oni aranĝas lingvajn ekzamenojn de/por Germana Esperanto-Instituto, UEA/ILEI kaj UEA/ITK (KER-ekzamenoj). Kaj Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, ĉefkunlaborantoj de ICH estas rajtigitaj ekzamenantoj.
Ekzistas kunlaboro kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La Esperanto-Domo (ICH) estas la sidejo de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj), landa sekcio de ILEI en Germanio. Zsófia Kóródy estis estrarano de ILEI inter 2006-2015.
Publika agado
ICH en la Esperanto-domo ĉiusemajne organizas kunsidojn de Esperanto-klubo, Esperanto-kursojn por komencantoj, daŭrigantoj kaj perfektiĝemuloj. La biblioteko estas vizitebla kaj por esperantistoj kaj por alilingva publiko, servas la lernejan Esperanto-instruadon kaj ofertas ankaŭ germanlingvajn prelegojn pri Esperanto kaj neesperantaj temoj.
ICH regule starigas Esperanto-informbudojn, tablojn dum urbaj festoj, eventoj, flegas la kontakton kun aliaj lokaj kluboj, asocioj, partoprenas en lokaj, landaj kaj internaciaj projektoj, organizas prelegojn, prelegvojaĝojn, reprezentas la urbon en internaciaj renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj.
ICH ofertas siajn servojn, organizas eventojn dum la tuta jaro. Ĝi servas Esperanto-parolantajn vizitantojn, turistojn, rekomendas tranoktejojn, ekskursojn, urbogvidadon, zorgas pri staĝantoj, helpantoj.
ICH zorgas pri la informado pri Esperanto kaj Esperanto-eventoj por la regiona, landa kaj internacia gazetaro, publike prezentas novaĵojn en la urbocentra inform-vitrino kaj per afiŝoj. Esperanto-angulo en la muzeo de Kastelo Herzberg ankaŭ helpegas al la disvastigo de konoj pri la Lingvo Internacia.
Eldona agado
ICH eldonis, eldonas:
materialojn kun rilato al la (plu)kleriga laboro
la informgazeton Harca Esperanto-Kuriero
informcelajn faldfoliojn ekz. pri Esperanto
turismajn broŝurojn en Esperanto kaj en la germana
bildkartojn pri urbaj kaj Esperanto-rilataj vidindaĵoj
memormedalon en 2008 okaze de la 2a naskiĝtago de la Esperanto-urbo
memorlibron pri Joachim Gießner: De Herzberg sur reloj en la mondon
memorlibron pri la 10-jara jubileo de Herzberg kiel Esperanto-urbo: Jubiläumsbuch/Jubilea libro 2006-2016