Insulo Wolf aŭ Wenman Island estas eta insulo de la Galapagoj kaj nomita laŭ la germanageologoTheodor Wolf, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la vulkano Wolf sur la insulo Isabela. Ĝi havas areon de 1,3 km2 (0.5 mi2) kaj maksimuman altecon de 253 m.
La insulo estas malproksima de la ĉefaj insuloj kaj ne havas daŭran loĝantaron, la Nacia Parko Galapagoj ne permesas albordiĝi sur la insulo, kvankam ĝi estas populara loko por subakvado. Antaŭe ĝi nomiĝis Wenman Island.[1]
Faŭno
Insulo Wolf estas parto de Nacia Parko Galapagoj, kvankam, ĝi ne alireblas de tervizitantoj. Kiel ĝia najbaro, Insulo Darwin, ĝi estas malfermata por subakvadantoj. La submara vivo de Insulo Wolf inkluzivas: arojn da martelŝarkoj, galapagoŝarkoj kaj kelkfoje balenŝarkoj, kiel ankaŭ kelonioj, mantarajoj kaj aliaj fiŝoj el la pelaga zono.[2]