|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ins
|
Ins estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3229 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Ins situas en la Berna Lagolando en la Granda Marĉo en la mezo inter la tri lagoj Lago de Neŭŝatelo, Lago de Bielo kaj Lago de Morato. En sudo la komunuma teritorio en du lokoj etendiĝas ĝia la la Kanalo de Broye, kiu konektas la Lagon de Morato kun la Lago de Neŭŝatelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ins en sudokcidento de la komunumo la setlejo de la malliberejo Witzwil, la setlejo Lindenguet, kaj diversaj bien- kaj domgrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,86 km², de kiuj 21,0% estas kovritaj de arbaro, 66,7% servas por agrikulturo kaj 9,6% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ins limas en nordo al Vinelz, en nordnordoriento en unu punkto al Lüscherz, en nordoriento al Brüttelen, en sudoriento al Müntschemier, en sudsudoriento al Bas-Vuly (FR), en sudo al Haut-Vully (FR), en sudsudokcidento al Cudrefin (VD), en okcidento al Gampelen, en nordokcidento al Tschugg, kaj en nordnordokcidento al Erlach.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la svisa rapidvojo H10, la kantona ĉefvojo n-ro 10 kaj la vojoj n-ro 182, 1318 kaj 237.1. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Neŭŝatelo al Berno, trajnlinio al Morato kaj la tramlinio al Nidau.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ins datiĝas el la jaro 1009 kiel Anestre. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj ĉarotomboj el la Hallstatt-epoko. Dum romia epoko kondukis romia vojo tra la teritorio de la hodiaŭa komunumo. Dum mezepoko en Ins ekzistis la burgo de la Grafoj de Fenis. En malfrua mezepoko ĝi apartenis al la Senjorujo Erlach de la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1375 apud Ins okazis batalo inter la armeo de Enguerrand de Coucy kaj de Berno. Dum la Burgundaj Militoj Ins estis konkerita de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1476 integrita al la berna Voktejo Erlach, kiel unu el la tribunalejoj de la voktejo.[3]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj