Inglewood estas grandurbo en Usono, en subŝtatoKalifornio, en kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 107 762 loĝantoj sur areo de 23,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 576 loĝantoj/km².
Geografio
Inglewood situas sur dense loĝata ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. La urbo havas komunan limon kun la urbo Hawthorne kaj la censa loko Lennox sude, kun la flughaveno Los-Anĝeleso okcidente, la censa loko Ladera Heights nordokcidente, la urbo View Park-Windsor Hills iom pli norde kaj diversaj kvartaloj de Los-Anĝeleso norde kaj oriente. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 14 kilometroj norden. La centra parto de la flughaveno Los-Anĝeleso troviĝas en distanco de 4 kilometroj sudokcidente.
Historio
En 1781hispano havis gregon en tiu loko. La unua kabano konstruiĝis en 1822. Inglewood fondiĝis en 1888 kaj ĝi urbiĝis en 1908. En 1938 konkursejo ekfunkciis.