La indonezia lingvo (indonezieBahasa Indonesia) estas aŭstronezialingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Memnomiĝo estas Bahasa Indonesia. Ekster Indonezio oni ofte nomigas ĝin simple "Bahasa", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "lingvo". Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la Dua Mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.
Gramatiko
Skribo kaj ortografio
La indonezian lingvon oni skribas per latina skribo. En 1972 oni enkondukis novan oficialan ortografion. Ĉi tiu ortografio estas enkondukita samtempe en Malajzio kaj Indonezio kaj forigis la diferencojn inter la du ortografioj.
Ŝanĝoj:
Indonezie antaŭ 1972
Malajzie antaŭ 1972
Kune post 1972
tj
ch
c
dj
j
j
ch
kh
kh
nj
ny
ny
sj
sh
sy
j
y
y
u, oe*
u, o
u
* En 1947 oni jam ŝanĝis oe per u
Vortfarado
En la vortfarado gravan rolon havas afiksigo: prefiksigo, sufiksigo kaj infiksigo. Krome, estas grava reduplikado (ripeto) de vortoj aŭ ties partoj. Ofte la vortoj havas kaj prefikson kaj sufikson.
La plej produktivaj prefiksoj
per- produktas transitivajn verbojn.
pe- (peng-, pem-, pen-, penj-) produktas substantivojn kun signifo de ilo aŭ aganto, havas diversajn formojn kiuj dependas de sekvanta vokalo aŭ konsonanto.
se- produktas konjunkciojn kaj adverbojn.
Ekzemploj.
besar (granda) — perbesar (grandigi), lukis (pentri) — pelukis (pentristo), lalu (estinta) — selalu (ĉiam), lama (tempo) — selama (dum).
La plej produktivaj sufiksoj
-an montras rezulton, objekton de agado, rimedon, ilon, similecon, kolektivan nocion.
pe…an produktas verbajn substantivojn kiuj signifas proceson.
per…an simile proceso, ago, sed kreita de adjektivo.
Ekzemploj.
satu (unu) — kesatuan (unueco), pulau (insulo) — kepulauan (arkipelago), membatas (limigi) — pembatasan (limigo), dagang (negoci) — perdagangan (negoco), adab (civilizacio) — peradaban (civilizita)
Infiksoj
-em-, -el-, -er- produktas adjektivojn.
Ekzemploj.
guruh (tondro) — gemuruh (tondra)
Reduplikado
Reduplikado estas ripetado de intera vorto (simpla) aŭ de la unua silabo. Ekzistas reduplikado kun ŝanĝoj (ekzemple kiam ŝanĝiĝas unu vokalo) kaj kun aldono de afiksoj.
Ekzemploj.
mata (okulo) — mata-mata (spiono)
laki (edzo) — lelaki (viro)
rumah (domo) — rumah-rumahan (modelo de domo)
anak (infano) — kekanak-kanakan (en infana maniero)
abu (cindro) — abu-abu (griza)
barat (okcidento) — kebarat-baratan (en okcidenta maniero)
gunung (monto) — gunung-gemunung (monta lando)
Kunmetitaj vortoj
En la indonezia lingvo ekzistas kunmetitaj vortoj. La plej konataj: matahari ("okulo de tago") = suno, komparu la tekston Mata Hari, orangutan ("homo de arbaro") = orangutango.