La Indiania Universitato - angleIndiana University - estas fakte universitata sistemo de du centraj kaj kvin pliaj regionaj kampusoj en la subŝtato Indianio (atentu: esperantlingve ĝi ne nomatas "Indianao") de Usono. Ĝia plej grava, plej granda, kaj plej konata kampuso estas la Indiania Universitato Bloomington, kiu evidente situas en Bloomington. La institucio fondiĝis en 1820, antaŭ 204 jaroj.