Imre Zsellér lernis en ateliero de Miksa Róth. En 1903 li establis jam propran atelieron en Budapeŝto. Post kvin jaroj li edziĝis. Li konstante ricevis mendojn (pli, ol cent preĝejojn), precipe sakralajn. Li kreis la plej grandan hungaran vitralokomplekson en instituto pri blinduloj kaj la plej grandan mozaikon en Mez-Eŭropo en preĝejo en Hegyvidék.