Imre Palugyai (statistikisto)

Imre Palugyai
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1818 (1818-10-06)
en Mád
Morto 7-an de decembro 1866 (1866-12-07) (48-jaraĝa)
en Palúdzka
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo statistikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Palugyai [paludjai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Palugyay Imre, estis hungara statistikisto, juristo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagy-palugyai kaj bodafalvi.

Imre Palugyai [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1818 en Mád. Li mortis la 7-an de decembro 1866 en Hungara reĝlando en Kispalugya (nuntempa urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio).

Biografio

Imre Palugyai frekventis mezlernejon en Sátoraljaújhely, poste li plulernis en Rozsnyó kaj Kassa. Post la necesa praktikado li iĝis advokato en 1840 kaj li ekhavis ŝtatan postenon. Post la revolucio en 1848 li eklaboris en la ĵus fondita statistika oficejo, baldaŭe li daŭre ricevis ŝtatajn laborlokojn ankaŭ dum dominado de Habsburgoj.

Verkaro (elekto)

  • Megye-rendszer hajdan és most (Departemento-sistemo iam kaj nun), (1844-48) - 4 volumoj
  • Magyarország történeti, földirati s állami legújabb leírása (1852-55) - 4 volumoj
  • A kapcsolt részek (Slavonia-Croatia) történeti s jogviszonyai Magyarországhoz (1863, 1866)
  • Mátkaság és házasság komedio en manuskripto

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!