Ildikó Pécsi

Ildikó Pécsi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1940 (1940-05-21)
en Polgár
Morto 5-an de decembro 2020 (2020-12-05) (80-jaraĝa)
en Gödöllő
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1962) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Lajos Szűcs (1969–2020) Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo politikisto
aktoro
teatra reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ildikó PÉCSI [pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Ildikó estis hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisoro, parlamentano. Ŝia edzo estis Lajos Szűcs (defendisto).

Ildikó Pécsi en 2013

Ildikó Pécsi naskiĝis la 21-an de majo 1940 en Polgár, ŝi mortis la 5-an de decembro 2020.

Biografio

Ildikó Pécsi frekventis Teatran Altlernejon inter 1958-1962 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro Radnóti, Teatro József Attila. Baldaŭe ŝi edziniĝis, poste naskis filon. Ŝi ofte aranĝas spektaklojn pri hungaraj poetoj, ekzemple Sándor Petőfi, Endre Ady, Attila József, Miklós Radnóti kaj ŝi estis ankaŭ parlamentano. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ŝi verkis 4 librojn kaj ankaŭ reĝisoradis.

Ŝiaj roloj (elekto)

En Esperanto

En 1983 dum la 68-a UK en Budapeŝto estis surscenigita Leteroj prezentita de Ildikó Pécsi.

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!