Idris al-Sanusi estis nepo de Muhamad as-Sanusi. En 1916 li fariĝis ordenestro de la Sanusio-ordeno kiu havis multajn anojn en Libio. Dum la Dua Mondmilito la sanusianoj batalis kontraŭ Italio, kies kolonio Libio tiam estis.
En 1949 li fariĝis emiro de Cirenio kaj en 1951 reĝo (la unua kaj la lasta) de la sendependa reĝlando Libio.
En 1963 li centraligis la administradon, forigante la tri historiajn libiajn provincojn Tripolio, Fezano kaj Cirenio.
Ekde 1962 la lando riĉiĝis per la trovita nafto.