Abu Ali Muhammad ibn Ali ibn Muqla (en araba: أبو علي محمد بن علي ابن مقلة, latinigite: Abū ʿAlī Muḥammad ibn ʿAlī ibn Muqla; 885/6 – 20a de Julio 940/1), ofte konata kiel Ibn Mukla, estis persa oficiro de la Abasida Kaliflando kiu stariĝis al altaj ŝtataj postenoj en la komenco de la 10-a jarcento. Lia kariero kulminis en sia propra altiĝo al la vezireco en Bagdado trifoje: en 928–930, 932–933 kaj 934–936. Malkapabla sukcese defii la kreskantan povon de la regionaj emiroj, li perdis sian postenon al la unua amir al-umara, Muhammad ibn Ra'ik, kaj mortis en prizono. Li estis ankaŭ fama kaligrafo, kaj kreis la verkojn al-khatt al-mansūb (الخط المنسوب) kaj khatt ath-thuluth (خط الثلث).[1]
Notoj
Bibliografio