Hynčice nad Moravou (germane Heinzendorf an der March) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hanušovice en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 89 loĝantoj (2021). Ĉi tie estis registritaj 37 adresoj.
Katastra teritorio havas areon 4,86 km².
Historio
En skribaj fontoj la vilaĝo estas unuafoje menciata al la jaro 1417. Devene ĝi estis almembrigita al Šumperk, sed verŝajne ekde la sepdekaj jaroj de la 16-a jarcento ĝi apartenis al senjorujo Velké Losiny. Post la jaro 1848 Hynčice falis al juĝeja distrikto en Staré Město. La loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo kaj per laboroj en arbaroj, en la vilaĝo estis segejo kaj muelejo. Multaj trovis laboron en fabrikoj en la najbara Hanušovice.
Post la dua mondmilito ankoraŭ pligrandigis ligo al Hanušovice. En la jaro 1949 sur tercepcoj de Hynčice komencis mastrumi Ŝtata bieno Hanušovice kaj la loĝantoj el Hynčice iom post iom trovis en la najbara urbo ĉiun civitanan ekipaĵaron. Post pereo de Ŝtata bieno en Hynčice evoluis bredado de ĉevaloj kaj la eksa bieno transigis en privatajn manojn. Nun estas ĉi tie du restoraciaj ekipaĵoj, sed nur unu havas regulan trafikon.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 348 |
---|
1880 | 395 |
---|
1890 | 401 |
---|
1900 | 353 |
---|
1910 | 392 |
---|
1921 | 347 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 342 |
---|
1950 | 176 |
---|
1961 | 207 |
---|
1970 | 181 |
---|
1980 | 141 |
---|
1991 | 115 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 92 |
---|
2011 | 98 |
---|
2021 | 89 |
---|
Partoj de urbo Hanušovice (5) |
---|
|
|