latine Homo ludens (homo ludanta) - ideo pri homa personeco, kreita de Johan Huizinga. Laŭ ĝi, bazo de ĉiuj homaj agoj estis ludado kaj rivalado.
Libro de Huizinga, eldonita en 1938, kaŭzis aperon de nova scienca esplormedio: ludologio (ludoscienco). La aŭtoro montras, ke ludo estas fundamento por ĉiuj aĝoj, ne kiel simpla amuziĝo, sed kiel rivalado, kiu post kelka tempo iĝas institucie organizita. Li ne opinias, ke kulturo estas rekte ludo, sed ke diversaj kulturaj fenomenoj subtile devenas de homa ludemo (milito, juro, scienco, poezio kaj arto).
Homo ludens kune kun homo faber priskribas homan kreemon.
Vidu ankaŭ