„ Ŝatinda aldona al nia faka literaturo. Simple kaj interese, tamen kompetente, ĝi pritraktas la diversajn flankojn de la temo: la abelon en sano kaj malsano; la ĉiumonatan laboron de la abelisto, k.t.p. Ĝi interesas la amatoron per helpa konsilado; kaj la spertulon, kiel prezento de la tempo laŭ vidpunkto Dana. ĉe la fino troviĝas aforismoj pri abeloj kaj mielo : bedaŭrinde oni ne citas tiujn en la Zamenhofa Proverbaro.
La tradukinto petas indulgon pri eblaj lingvaj krudaĵoj, dirante, ke li estas nur komencanto. Sed kio malhelpis transdoni la manuskripton al kompetenta amiko por polurado ? Cent eraretoj, facile forigeblaj, efikas iom ĝene. Ekzemple, en 50 frazoj laŭ la formulo Se A, do B la vorto do havas nenian sencon, kaj estas forstrekenda.
Krom preseraroj ni notas movigi, fiksigi (movi, fiksi); maturita (matura, maturiĝinta) ; meztage (tagmeze) ; maltvakti (mistrakti) ; guti (gutigi, lasi fali) ion; mortenda (mortigenda) ; demeti 3000 ovojn potagnokte (demeti po 3000 ovoj tagnokte) ; de (anst. al, el, ĉe) ; sur la kadron vi kudras tolaĵon streĉite (vi estas streĉita !). Kaj oni trouzas um : spermumi, dratumi, ekskrementumi, larvumi, fruktumi, flamumi . . . Tamen la stilo estas tiel klara, ke ĝenerale la leganto facile trafas la sencon de la frazo. ” |