La monto situas en la Hocheifel (alta Ejfelo) ĉirkaŭ 5,5 km oriente de la urbeto Adenau kaj ĉirkaŭ 3,3 km norde de la vilaĝo Herresbach; en najbareco estas orient-nord-oriente la vilaĝo Jammelshofen kaj orient-sud-oriente la vilaĝo Siebenbach. La monto estas terciaravulkano, kies keglo konsistas el rokaĵo de la subdevonio kaj ties kupolo el bazalto.
Imperiestro-Wilhelm-Turo
Sur la monto oni konstruis 1908/09 turon. Motivo por la konstruo de la ŝtona panorama turo estis la arĝenta nupto de imperiestro Vilhelmo II kaj imperiestrino Auguste Viktoria, krome oni intencas honori al imperiestro Wilhelm I . La planoj faris la Berlina arĥitekto Freiherr von Tettau.
La turo havas alton de 16,30 m, la murdikeco estas je la teretaĝo unu metron. Konstruis ĝin la masonistmajstroj Karl und Johannes Leidinger el Adenau, uzante lokajn ŝtonojn. La kostoj de la konstruo estis 18.000 markoj. Ekde 1987 la turo estas protektita monumento.
Ĉirkaŭ Hohe Acht estas reto da migropadoj. Panoramejoj ekzistas ofte.
En vintro eblas sportumi ĉe Hohen Acht. Preparitaj skivegoj kaj skiliftoj ekzistas.
.[1]
Motorsporto
Proksime de Hohen Acht situas sur 678 m alta vulkankeglo la ruino de la burgo Nürburg. Parto de la norda buklo de la motorkurejo Nürburgring nomiĝas Hohe Acht.
Bazaltblokoj sur la pinto de Hohen Acht
pintŝtono sur Hohen Acht kun Kaiser-Wilhelm-Turo fone