La historia urboparto de Puebla, Puebla, Meksiko; estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987.
Ĝi troviĝas en la urbo Puebla de Zaragoza situanta ĉe la vulkano Popokatepetl, kaj estis fondita en 1531. La historia urboparto ankoraŭ konservas multe de la hispana kolonia arkitekturo. Pluraj el la plej antikvaj konstruaĵoj estas grave damaĝataj pro la tertremo de 1999, kaj lastatempe pluraj el ili estis restaŭrataj.
El ĉiuj koloniaj konstruaĵoj, la plej elstara estas la Katedralo de Puebla, konstruita laŭ novklasika stilo. La Kapelo de la Rosaro en la preĝejo Sankta Domingo estas ekzemplo de la meksika baroko. Aliaj gravaj lokoj estas Kvartalo de la Artisto kie troviĝas la katedralo kaj la Municipa Palaco.