Hind bint Hamad Al Thani (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1984 (nun 1984-08-15))[1], estas la filino de ŝejĥo Hamad bin Ĥalifa Al Thani (emiro de Kataro de 1995 ĝis 2013)[2] kaj de lia dua edzino Moza bint Nasser al-Missned, kun kiu li havis kvin filojn kaj du filinojn.
Biografio
Hind bint Hamad Al Thani ankaŭ estas la fratino de la nuna Emiro de Kataro, Ŝejĥo Tamim bin Hamad Al Thani.
Ŝi havas magistran diplomon pri Homaj Rajtoj de Universitato-Kolegio de Londono[3].
En februaro 2016, Hind bint Hamad Al Thani estis nomumita Administra Direktoro[4] de Qatar Foundation kreita de sia patro kaj prezidata de sia patrino[5].
En majo 2016, ŝi diplomiĝis de HEC Paris[6].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hind bint Hamad Al Thani en la franca Vikipedio.