Himmelstadt [HImelŝtat] (en esperanta traduko "ĉiela urbo") estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Spessart kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1571 loĝantojn. Sur la komunuma teritorio troviĝas baraĵo kaj kluzo de la Majno.