Spermin' Herman • Black Walnut • The Hermanator • Herman Munster • The Cain Train • The Cain Wreck • Cain't Recall • Cain't Remember • Cain't Ever Be President • The Pimp vd
Herman CAIN (HAman KEJN) (n. la 13-an de decembro, 1945, mortis la 30-an de julio2020) estis usona firmaestro, kaj politika aktivulo el Georgio. Li estis kandidato por la respublikana prezidenta nomumo de 2012, sed rezignis pri tio pro akuzoj pri seksa miskonduto.
Lin ekdungis la nutraĵa firmao Pillsbury en 1977, kaj li laboris tie ĝis 1996, sukcese estrante ĝiajn restoraciajn filiojn Burger King kaj Godfather's Pizza.
Dum la prezidentado de Bill Clinton, Cain publike oponis la planon (1993) de Clinton pri sanzorgado. En 1996 li estis supera ekonomia konsilisto al la prezidenta kampanjo de Bob Dole. En majo 2011, Cain anoncis sin prezidenta kandidato. Li proponis novan impostsistemon ("9-9-9") kaj debatis aliajn kandidatojn, sed en novembro leviĝis pluraj akuzoj kontraŭ li pri seksa miskonduto, kaj li haltigis la kampanjon la 3-an de decembro. Je la 28-a de januaro, 2012, li donis sian subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich.