Herentals (nederlande: [HE:r'ntals]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1209. Herentals situas en Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 27 728 loĝantojn. La municipo apartenas al la provinco Antverpeno kaj al la distrikto respektive arondismentoTurnhout. Tra ĝi fluas la rivero Malgranda Neto.
Ekde 1977 la municipoj Noorderwijk kaj Morkhoven apartenas al Herentals, la ĉefa municipo.