Henriko la 2-a, nomata ankaŭ Henriko la Kverelanto, germane Heinrich II., der Zänker (naskiĝis 951; mortis la 28-an de aŭgusto 995 en la abatinejo Gandersheim) de la dinastio Liudolfidoj estis de 955 ĝis 976 kaj denove de 985 ĝis 995 duko de Bavario kaj de 989 ĝis 995 duko de Karintio kaj margrafo de Verono.
Lian vivon karakterizas la ambicia potencbatalo inter li kaj lia kuzo, la liudolfida imperiestro Oto la 2-a de la Sankta Romia Imperio. En tiu batalo fine venkis Oto super Henriko kaj forprenis de li Karintion kaj Veronon. Kelkajn jardekojn poste tamen la filo de Henriko, ankaŭ nomata Henriko, postsekvis la filon de Oto, ankaŭ nomata Oto, kiel imperiestro.
Li estis patro de la
beata Gizela de Bavario.