Komence de la 19-a jarcento, virinoj ne estis permesataj labori je teleskopoj[1].
Post sep jaroj ŝi ricevis pagitan postenon por 30 cendoj po horo. Ŝi analizis kaj katalogigis fotojn de variantaj steloj. En 1904 ŝi sukcesis malkovri 172 variantajn stelojn en la Granda kaj 59 en la Malgranda Magelana Nubo. Unu jaron poste ŝi raportis pri 843 novaj variantaj steloj en la Malgranda Magelana Nubo.
En 1912, Leavitt malkovris la rilaton de la periodo kaj heleco ĉe cefeidoj.
en 1913, Ejnar Hertzsprung sukcesis mezuri la distancon de kelkaj cefeidoj en la lakta vojo. Per tio la distanco al ĉiuj cefeidoj povis esti etalonita.
Kiam en 1920Edwin Hubble malkovris cefeidojn en aliaj galaksioj, ekzemple en la Andromeda galaksio, oni povis unuafoje mezuri distancojn inter diversaj galaksioj. Antaŭ tiuj malkovroj oni nur povis mezuri distancojn ĝis 100 lumjaroj, poste distancoj ĝis 10 milionoj da lumjaroj ne plu estis problemo.
Dum tiu tempo ne estis klare, ke ekzistas milionoj de nebuloj, kiuj fakte estas galaksioj ekster nia galaksio lakta vojo. Iliaj distancoj estis tro ekstremaj por ebligi mezuron per paralakso. La rilato de periodo-heleco de la cefeidoj donis la ŝlosilon por kalkuli tiujn distancojn.
La rezultoj de Edwin Hubble, la usona astronomo, estis ebligitaj per la baza esploro de Leavitt kaj la leĝo de Leavitt. "Se Henrietta Leavitt estis liveranta la ŝlosilon por determini la larĝecon de la kosmo, tial estis Edwin Powell Hubble, kiu enmetis la ŝlosilon en la ŝloson kaj liveris la observojn, kiuj permesis ĝin turnigi," skribis David H. kaj Matthew D.H. Clark en sia libro mezurante la kosmon" (Measuring the Cosmos).[2] Hubble mem ofte diris, ke Leavitt meritis la Nobel-premion por ŝia laboro.[3]
En 1921, kiam Harlow Shapley fariĝis direktoro de la observatorio, s-ino Leavitt estis nomita ĉefo de la stela fotomezurado. Je la fino de tiu jaro ŝi forpasis pro kancero. Ŝi estis entombigita en la tombejo de la familio en Kembriĝo (Masaĉuseco).
Nesciante ke ŝi jam mortis antaŭ kelkaj jaroj, la sveda matematikisto Gösta Mittag-Leffler konsideris nomigi ŝin por la Nobel Premio pri fiziko en 1926. Li skribis al Shapley petante pliajn informojn pri ŝia laboro pri cefeidoj. Shapley respondis per informo, ke sino Lavitt mortis. Li proponis, ke la vera merito apartenas al lia (de Shapley) interpretado de ŝiaj eltrovoj. Ŝi ne estis nomita, ĉar la Nobel-premio ne estas donita postmorte.[4]
Korneck, Helena: "Frauen in der Astronomie", Sterne und Weltraum, "virinoj en astronomio", steloj kaj kosmo Oct. 1982 412–414
Lorenzen, Michael (1997). "Henrietta Swan Leavitt", in Notable Women in the Physical Sciences: A Biographical Dictionary. Edited by Barbara and Benjamin Shearer. Westport, CT: Greenwood Press, 233–237. ISBN 0-313-29303-1.