Naskiĝinte en Magdeburg, Henny Porten pasigis sian infanaĝon sen diversaj urboj. Ekde 1895 la familio vivis en Berlino. Perite de sia patro, la reĝisoro Franz Porten, kiu havis amikajn rilatojn al la filmpioniro Oskar Messter, ŝi kiel junulino ricevis unuajn rolojn en mallongaj mutfilmoj.
Ekde 1910 ŝi aperis en aro da sentimentale kortuŝaj filmoj: ekz. Das Liebesglück einer Blinden, temanta pri amo inter juna blindulino kaj kuracisto, kiu per operacio redonas al ŝi la vidkapablon. La scenaron cetere verkis ŝia fratino Rosa Porten.
Henny Porten fariĝis ege populara kaj baldaŭ ekaperis en pli altnivelaj produktaĵoj, kiel ekz. Die Hintertreppe (reĝisoro: Leopold Jessner) kaj Anna Boleyn de Ernst Lubitsch.
Pri sonfilmoj ŝi estis skeptika, sed ŝia debuto en tiu ĉi medio Skandal um Eva (1930) estis sukcesa. Ekde 1933 tamen stagnis ŝia kariero: Ŝi rifuzis forlasi sian judan edzon kaj sekve apenaŭ plu ricevis filmrolojn. Post la dua mondmilito ŝi nur trifoje aperis en filmoj.