Heimenhausen estas komunumo de la iama distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1893 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 (sumo de la tiamaj ankoraŭ aŭtonomaj komunumoj Hemihausen, Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil).
Geografio
La komunumo Heimenhausen situas en la regiono Supra Argovio node de Herzogenbuchsee kaj okcidente de la urbo Langenthal. Ekde la 1-a de januaro 2009 al Heimenhausen apartenas ankaŭ Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,85 km², de kiuj 34,7% estas kovritaj de arbaro, 52,6% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado.
[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Heimenhausen limas en nordoriento al Berken, en oriento al Graben, en sudoriento al Herzogenbuchsee, en sudo al Niederönz, en sudokcidento al Inkwil, en okcidento al Wangenried, kaj en nordokcidento al Walliswil ĉe Wangen.
Trafiko
Tra Heimenhausen kondukas la vojo 1449. Ĝi konektiĝas en Wanzwil kun la kantona vojo n-ro 22, kiu kondukas de Wangen ĉe Aro al Herzogenbuchsee. Per aŭtobuslinio al Herzogenbuchsee la komunumo estas ligita al la publika trafikreto. La plej proksima alveturo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 6 km nordokcidente apud Wangen ĉe Aro.
Historio
La unua dokumenta mencio de Heimenhausen datiĝas el la jaro 1356 kiel Heimenhusen.
La 1-an de januaro 2009 estis kunigitaj la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Heimenhausen. Röthenbach ĉe Herzogenbuchsee kaj Wanzwil al unueca politika komunumo, kiu portas la nomon Heimenhausen.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
-
Vilaĝa restoracio en Wanzwil
-
Kampara faktrabdomo en Röthenbach
-
Kantona ĉefvojo n-ro 22 en Röthenbach