Kiel filino de la glaci-hokeisto Rainer Makatsch ŝi naskiĝis en Duseldorfo. En sia hejmurbo ŝi dum kvar semestroj studis politikon kaj sociologion kaj ŝi komencis lernadon por fariĝi tajloristino.
En la jaro 1993 ŝi komencis televidan karieron. Por diversaj televidkanaloj ŝi gvidis muzikprogramojn por junuloj. Ekde 1995 ŝi dediĉas sin ĉefe al la aktorado, sed ankaŭ jam elprovis sin kiel kantistino, ekzemple en la filmbiografio Hilde pri Hildegard Knef, en kiu ŝi transprenis la ĉefrolon.
De 1996 ĝis 2004 Heike Makatsch estis la vivpartnerino de la brita aktoro Daniel Craig. Nuntempe ŝi vivas kune kun la muzikisto Max Schröder, la paro havas unu filinon.
Listo de filmoj
Männerpension (1995)
Bin ich schön (1998)
Liebe deine Nächste (1998)
Das Gelbe vom Ei (1998)
Die Häupter meiner Lieben (1999)
Aimée und Jaguar (1999)
Gripsholm (2000)
Cronaca di una morte annunciata (Italio/Francio, 1986)