Hamed Abdel-Samad

Hamed Abdel-Samad
Persona informo
حامد عبد الصمد
Naskiĝo 1-an de februaro 1972 (1972-02-01) (52-jaraĝa)
en Gizo
Religio senreligieco vd
Lingvoj egipt-arabaarabagermana vd
Ŝtataneco Germanio
Egiptio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Ain Ŝams
Munkena universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
historiisto
aŭtobiografo
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q21282970 ❦
Q15805215 ❦
Q15824420 ❦
Q21041474 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hamed ABDEL-SAMAD (arabe حامد عبد الصمد, Ḥāmid ʿAbd aṣ-Ṣamad, naskita la 1an de februaro 1972 en Gizo, Egiptio) estas germana-egipta politika sciencisto, historiisto kaj verkisto. Li estas plej konata al publiko kiel la kritikanto de Islamo [1].

Li studis la anglan kaj la francan en Kairo, kaj poste politikon en Augsburg [2].  Ĝis la fino de 2009, Abdel-Samad esploris kaj instruis ĉe la Instituto de Juda Historio kaj Kulturo ĉe la Universitato de Munkeno [3]. Li fariĝis konata kiel altprofila kritikisto de Islamo, kaj en junio 2013 li akuzis, inter aliaj aĵoj, la Islaman Frataron en Egiptio je esti faŝisma movado, li plue kredis ke "faŝismo havas siajn radikojn en la historio de Islamo." Tio kondukis al vokoj al egipta televido por la murdo de Abdel-Samad, ĉar tio povus esti interpretita kiel insulto al la Profeto Mohamedo.

Laŭ gazetraportoj, Hamed Abdel-Samad estis verŝajne kidnapita la 24an de novembro 2013 restante en Kairo, kaj la germana registaro postulis klarigon de la cirkonstancoj ĉirkaŭ lia malapero.  La 26an de novembro 2013, lia frato raportis ke Abdel-Samad estis sekura kaj sana en la germana ambasadejo [4][5].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!