La termino "populacio de specio" preferindas al tiu de "organismo", ĉar kvankam eblas priskribi la habitaton de unu sola bruna urso, oni fakte neniam trovas apartan aŭ individuanurson, sed grupigon de brunaj ursoj kiu entenas reproduktiĝantan populacion kaj okupas certan biogeografianareon. Plie, tiu ĉi habitato povus diferenci de tiu de alia grupo aŭ populacio de brunaj ursoj vivante aliloke. Do estas nek la specio nek la individuo por kioj oni tipe uzu la terminon "habitato".
Alia difino de habitato estas : la loko - ankaŭ nomata ekologia spaco kie (populacio) de specio vivas. Oni komparu kun la adreso kie oni trovus tiun ĉi populacion de specio kiam oni serĉus ĝin. [1]
Mikrohabitato estas fizika situo kie vivas tre malgrandaj kreitaĵoj. Ekzemple : unu sola folio de arbo povas esti mikrohabitato de certa populacio de bestetoj.[2]Mikrovivmedio estas la apudaj ĉirkaŭaĵoj kaj aliaj fizikaj faktoroj de individua planto aŭ besto en ĝia habitato.
Homa habitato
Homa habitato estas la medio en kiu homaj estaĵoj vivas, laboras, ludas kaj moviĝas. Ĝi ne sole estas restadejo - domo - sed la sumo de ĉiuj faktoroj kiuj konstituas la tutan vivmedion, kiel urboj, landoj, kaj lernejoj.
Referencoj
↑ Nys, Rudy J.V. 1987 : Ecologie-Theorie en Praktijk. Stichting Leefmilieu VZW, Antwerpen, ISBN 90-289-0763-7, 360 pp (p.89-90) nederlande