Gymnasium Casimirianum

ĉefa domo de Casimirianum

Gymnasium Casimirianum estas tradiciriĉa gimnazio en Koburgo, Germanujo, fondite en la 1605-a jaro kaj nomite por sia fondinto duko Johano Kazimiro. En niaj tagoj ĝi estas lingven fokusita lernejo kun oferto de kursoj de la latina, angla, itala, helena, franca kaj hispana (parte alternative). De aŭtuno 2009 naturscienca-teknika branĉo alvenis. Lerneje estas aktiva ekde februaro 1861 ankaŭ korporacio Casimiriana[1] kiu flegadas malnovajn ekŝatitajn tradiciojn.[2] En 2022/23 zorgis 47 instruistoj pri 518 lernantoj. Lernejestro estas Ursula Kick-Bernklau (stato de aŭtuno 2024). En la lerneja aŭlo spekteblas bildoj el la najbara Monstampmajstra Domo.

Historio

Meto de la fundamenta ŝtono estis en septembro 1601 fare de duko Johano Kazimiro. Inaŭguro sukcesis en julio 1605, de lernejo renesancstila, kreita de Peter Sengelaub. Laŭ duka volo ĝi estu meza institucio inter akademio kaj latina lernejo. Malriĉaj lernantoj ne estu de antaŭe malinkluzivigitaj. En novembro 1677 imperiestro Leopoldo la 1-a cedis privilegion al la koburganoj krei propran altlernejon. Fakte, kiam oni festis la 100-an datrevenon lernejfondan en 1705 estis proklamita ankaŭ la firma plano de universitatmalfermiĝo. Sed en 1723 pro malkonsentoj inter sep ernestaj duklandoj kaj manko de financadvolo la kreo de dua saksia universitato apud Jena perdiĝis kaj malaperis. Sekve por la gimnazio Casimirianum la funkcio neniel ne ŝanĝiĝis.

En 1803 la matematikisto Konrad Stahl startigis lernejreformon. La akademiaj liberecoj estis forigitaj kaj normala lerneja instruado anstataŭis universitatsimilajn prelegojn. La landa registaro komencis sendi siajn inspektistojn lernejen.[3] En 1848 laŭ nordgermana modelo estis enkondukita naŭ devigaj jaroj da lernanteco. Kiam en julio 1920 la Liberŝtato de Koburgo fariĝis parto de Bavarujo la munkena leĝaro ekvalidis. Casmirianum estis humanisma gimnazio.

Arkitekturo

Kontraŭe al Maŭrico-kirko, ĉe la angula grundo je la strateto Neugasse, troviĝis ĝis 1601 grenodeponejo (Ratskornhaus) el la 1496-a jaro. Laŭ duka ordono ĝi malkonstruiĝis kaj Nikolaus Bergner kaj Peter Sengelaub ricevis la komision ekplani novan aferon. Duetaĝa ejo kun selottemgento en renesanca stilo havas seson da lukarneroj kun riĉaj gabloj kaj piramido supre. Ĉe la nordorienta angulo estas ŝtona figuro de la fondinto Johano Kazimiro, kiun novigis en 1638 Veit Dümpel. Iam gable estis ĉe la figuro bildoj de konataj scienculoj. En la aŭlo estas lignaj tavolbildoj kun alegoria reprezentado de la sep virtoj kiujn oni malkovris en 1957-a jaro en la domo de la ĉefa monfaristo.

Iamaj havis la strataj frontoj multe da fasadpentraĵoj. Inter la fenestroj estis 19 bildoj de viroj meritoplenaj rilate al sciencoj kaj artoj, sur postamentoj. La fenestraj parapetoj de la unua supra etaĝo havis imagojn de la sep liberaj artoj kaj la virtoj de kredo kaj amo, espero kaj forteco, justeco kaj saĝeco.[4] La hodiaŭa gimnazia komplekso estiĝis ene de kvar jarcentoj per ali- kaj alkonstruadoj kaj malkonstruo de apudaj burĝaj domoj. En 1961 estis aldonitaj ankoraŭ gimnastikejo kaj ripozumohallo (je Neugasse) kaj inter 1986–1988 muzikĉambroj (direkto de Ketschengasse).

Lernintoj (elekto)

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. hejmpaĝo de la klubo Casimiriana
  2. Anneliese Hübner: "Brauchtum am Casimirianum - Die Geschichte der Bekränzung", ĉe: Musarum Sedes 1605-2005. Koburgo 2005, ISBN 3-9810350-0-3
  3. Walter Reissinger: "Chronik des Gymnasiums Casimirianum." Ĉe: Musarum Sedes 1605-2005. Coburg 2005, ISBN 3-9810350-0-3
  4. Paul Lehfeldt: Bau- und Kunstdenkmäler Thüringens, kajero XXVIII, Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha, Landratsamt Coburg. Jena 1902, p. 264

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!